La nacia parlamento de Ĉinio voĉdonos pri nova ĉefministro

Pekino – La 14-a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia parlamento de Ĉinio, okazigis sian unuan plenan sesion sabatmatene, decidante pri la ĉefministro, vicprezidantoj kaj membroj de la Centra Milita Komisiono de la Ĉina Popola Respubliko.
La NPK ankaŭ elektos la prezidanton de la Nacia Kontrola Komisiono, la prezidanton de la Supera Popola Kortumo, la ĝeneralan prokuroron de la Supera Popola Prokurorejo kaj membrojn de la 14-a Konstanta Komitato de la NPK.

 


Afiŝtempo: 11-a de marto 2023